Havis Amanda

Havis Amanda en 2006

Havis Amanda estas fontano kaj statuo en Helsinko, Finnlando de la skulptisto Ville Vallgren (1855 - 1940). La verko estis modeligita en 1906 en Parizo, kaj starigita ĉe sia nuna loko ĉe la Placo de la Merkato en la kvartalo Kaartinkaupunki de Helsinko en 1908. Hodiaŭ ĝi estas rekonita kiel unu el la plej gravaj kaj amataj artaĵoj en Helsinko.[1][2]

  1. Ingeborg Becker kaj Sigrid Melchior: (2002) Das Licht kommt jetzt von Norden: Jugendstil in Finnland (germane: La lumo nun venas de la nordo: Secesio en Finnlando), ankaŭ havebla en angla traduko: Now the light comes from the North: art nouveau in Finland. ISBN 9783980789417.
  2. Phillip Lindley: (1997) Sculpture Conservation: Preservation Or Interference? (angle: Skulptaĵo-Konservado: ĉu konserviĝo aŭ interfero?). ISBN 9781859282540.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy